2008-03-26

kiam indianoj koloniigis eŭropan amerikon

en la reto oni trovas spurojn de televidaĵo pri la ideo de stenfordo kaj bredlio, origine prezentita en artikolo el 2004 (1). laŭ tiuj prahistoriistoj sudfranciaj solutreanoj (2) povus porti la teĥnikon de laŭrfoliaj lancopintoj al ameriko, kie oni trovas ĝin ĉe la klovisanoj (3). per felboatoj, kiajn pli novatempe uzadis eskimoj, solutreanoj vojus laŭ la nordatlantika glacimontaro, kiu pro malvarmega klimato tiam atingis sufiĉe sude. krom la similaj lancopintoj, genara similo inter iuj indianoj kaj eŭropanoj povus subteni tiun teorion.

koncernaj scienculoj rigardas la ideon fantazia pro la longa vojo kaj eĉ pli pro la plurmiljara tempo, kiuj disigas solutreon de kloviso. pli kredinde similaj lancopintoj kreiĝis sendepende en ambaŭ lokoj pro invento de la sama procedo de premtajlo. sed plej interesa en la elsendo estis la iom embarasita respondo de intervjuata indiana porparolanto. ŝi agnoskis ke se indianoj havus eŭropajn praulojn, kaj des pli se indianoj estus aziaj koloniantoj en landaro jam loĝata de eŭropdevenaj homoj, ilia nuna viktimopozo ŝanceliĝus.

egale ĉu la ideo saviĝos aŭ pereos – pli probable ĝi pereos – ĝi almenaŭ instruas, ke oni ne tro vigle kulpigu nuntempulojn pri perfortoj faritaj de iliaj prapatroj aŭ de antikvaj samgrupanoj. nova malkovro facile renversas la tubon de la historia pafilo al la akuzanto.

prinotoj:

  1. the north atlantic ice-edge corridor: a possible palaeolithic route to the new world / bruce bradley, dennis stanford. - journal world archaeology, vol. 36a, num. 4a, 2004-12, p. 459-478a.
  2. solutreo: okcidenteŭropa prahistoria kulturo, parto de praŝtonepoko (-20000 ĝis -15000)
  3. kloviso: nordamerika prahistoria kulturo (ĉirkaŭ -11000)

Aucun commentaire: