2015-06-14

kial mi devas scii pri tragedioj, kiuj tute ne tuŝas min?

en noto de la 29a de marto 2009 ken miner pripensis la manieron, kiel televidiloj ĵetas en niajn salonojn la sangan distraĵon de mondaj katastrofoj kaj la sensaciaĵojn de pseudoeventoj...

ĉu sindeteni, ĉu preterrigardi?

mi aŭdis pri la tertremo en nepalo antaŭ kvindeko da tagoj.  ĝi nun malaperis el la ĉeftitoloj de novaĵoj.  kelkaj afiŝoj en la urbo ankoraŭ memorigas pri ĝi, petante monhelpon por bonfaraj organizaĵoj.

sed tiam en aprilo 2015a mi aŭdis ankaŭ de parenco, ke en loka gazeto miaprovinca aperis artikolo pri probablaj viktimoj de la tertremo.  inter la nomoj estis tiu de infanaĝa amiko, iu el miaj unuaj amikoj, kun mi ludinta ekde la tempo, kiam mi povis bicikli de mia domo ĉiflanke de la fervojo ĝis lia domo en la kampoj aliflankaj.  mi devis ĉiufoje piediri apud la biciklo en subtera pasejeto sub la fervojo, kiu odoris je urino.  antaŭ tri jaroj la subteran koridoron oni rekonstruis, kaj tra ĝi oni nun atingas kelkajn restantajn kampojn inter multaj novkonstruitaj vilaoj.  tiun amikon mi ne vidis de eble nia 18-jariĝo, kiam ni ekstudis en malsamaj lokoj.

ŝajnas, ke lin mi ne plu revidos.  li, lia pliaĝa filo, lia plijuna fratino, ties filino kaj la koramiko de la lasta estis anoj de grupo de montomigrantoj en nepalo.  en la nokto de la tertremo ili tre probable estis dormantaj en vilaĝo, kiu nun malaperis kun sia proksimume milhoma loĝantaro sub glacia kaj ŝtona lavango.  iu el la raportoj enhavis foton de li.  li ŝajnas solida, vigla viro kaj estas bone rekonebla malgraŭ la pliaj jaroj.  li staras antaŭ dratbarilo, probable en kernenergia centralo, ĉar li estis inĝeniero pri sekureco en tiu kampo.  lia filo elektis la saman profesion.

malproksimaj katastrofoj, pri kiuj ni scias tra informiloj, ne koncernas nin...  neniam koncernus nin, se kune kun la pli facilaj telekomunikoj ne ekzistus ankaŭ pli facilaj vojaĝeblecoj.

Aucun commentaire: