2014-10-09

dekadenco de lunarkaj kukoj

el franca bakarto turistoj precipe konas la bastonan panon (fr: baguette /baget/) kaj la lunarkan kukon (fr: croissant /krŭasã/).

mi surmetas la ĉapelon de maljuna grumblulo kaj avertas ilin: lunarkaj kukoj pli kaj pli ofte ne plu estas tiaj, kiaj ili kutime estis.  mi ne parolas pri moleco, pri gusto, pri baka kvalito, kiu malegalas inter bakejoj, kiel ĝi ĉiam malegalis.  kiu malbonŝancas, kaj loĝas en kvartalo kun meze lertaj bakistoj, ne ricevas bonajn lunarkajn kukojn en la matenmanĝo.  kiu bonŝancas, ricevas bonajn.  tiel ĉiam okazis.

pri manĝa kvalito ne temas, sed pri formo.  lunarkaj kukoj laŭnome promesas formon similan al la juna aŭ al la maljuna luno, kiam ĝi figuras arkon kiu dikas en sia mezo kaj pintas je la ekstremoj.  luno ne ŝanĝis sian moron.  lunarkaj kukoj ja ŝanĝis sian formon.  ili ĉiam pli ofte estas rektaj kukoj, kiuj pri arkeco scias tiom malmulte, kiom marŝbastono.

mi suspektas, ke en tiu dekadenco kulpas la avareco de iuj bakistoj, kiuj rimarkis, ke rektajn pastaĵojn oni povas pli dense vicigi sur fornopleto, ol arkaĵojn.

mi protestas.  lunarkaj kukoj estu arkaj aŭ ili ne meritas la nomon.  de la bakistoj, kiuj misuzas la nomon, mi de nun mendos „rektajn kukojn“ kaj mi ne toleros, ke ili mienas nekomprenon.

Aucun commentaire: