2014-01-18

stato de nelegipoveco

„nelegipoveco“ – alivorte analfabeteco – iafoje ŝtopas malplenan paĝon en gazeto.  antaŭnelonge mi hazarde legis tiateman artikolon.  la ĵurnalisto penis vigligi ĝin per intervjuo de homoj aktivaj en instruado al plenkreskuloj.

kun ioma faciliĝo mi vidis, ke la diroj pri nelegipovo glatiĝas.  ŝajnas al mi – aŭ ĉu mi imagas? – ke iatempe oni parolis pri ĝi, nomante ĝin „plago“, kontraŭ kiu oni „batalu“, en iom simila maniero, kiel pacismaj movadoj tradicie kaj paradokse imitas la militaferan stilon.

ankaŭ taksojn oni prezentas pli nuance.  la iaman anoncon, ke tioma elcento de francoj ne povas legi, iĝas nun „11 elcentoj de homoj 16- ĝis 65-jaraj ne komforte rilatas al skribaĵoj“ (vidu ekzemple en ‚la mondo‘ 2013-11-28).

nia socio havas strangan rilaton al skribo, kiel ĝenerale al multaj nemateriaj aferoj.  stanislavo recenzas libron pri deprimo, emfazante, kiel oni ofte bagateligas mensajn malsanojn, ĉar ili ne estas videblaj korpaj kriplecoj.  ordinarula vidpunkto ofte estas naive materiisma.

pri skribarto statas, kiel pri multaj nemateriaj sistemoj, kiuj strukturas la socion: oni malgravigas ilin, kaj samtempe sanktigas ilin.  oni tabuigas ĉian adapton de ili al homaj bezonoj.  tio klarigas, kial la ĉapitro de solvoj al nelegipoveco estas suprize konciza.  per tre unuflanka devizo ĝi asertas simple: oni instruu legadon kaj skribadon al nelegipovuloj.

kompreneble ni estas en mondo, en kiu tekstoj peras tiom da informoj, ke legipovo estas dezirinda por ĉiu homo.  oni helpu homojn al la mastrado de lego kaj skribo.  sed kio pri homoj, kiuj neniam ellernos ilin?  mi konas fremdulon, kiu de tridek jaroj vivas en francio, tre bone parolas la lingvon sed ĉiam stumblas pro ĝia malsimpla literumo.  mi konas disleksian junulinon, kiu evitas buŝe aŭ skribe multajn vortojn, pro kiuj ŝi ĉiam eraras.  mi konas mensinvalidon, kiu penas super grandliteraj tekstoj, kaj skribas en maniero, kiu tre fremdas al la oficiala ortografio.  kiel oni faciligas la vivon de tiaj homoj?  neniel.

ĉu ne eblas en multaj lokoj iujn informojn voĉanonci?  ĉu ne eblas per koloroj sur la stratoplatoj indiki la distriktojn de urbo?  ĉu ne eblas simpligi la literumon de la franca lingvo?  ĉu en la subtrajno anstataŭ la burokrata „personoj, por kiuj la stara pozicio estas peniga, estas prioritataj por sidlokoj“ oni ne povas diri „lasu sidilojn al tiuj, kiuj plej bezonas“?  ne.  ĉio restu skribita, ĉio restu en malfacila, burokrata stilo, en malfacila literumo.  dume, al homoj, kiujn ĉio ĉi embarasas, oni provu perforte enŝtopi legopovon en la cerbon.

2 commentaires:

Piotr a dit…

Antaŭ ĉio mi dankas pro via komento en mia retpaĝaro. Dankon.
La temo gravas por ĉiuj nacioj en la mondo. Vi skribas pri specifa literumo de franca lingvo,"ĉu ne eblas simpligi la literumon de la franca lingvo?" Mi havas saman opinion, se temas pri pola lingvo. Oni povus ĝin simpligi, ĉar infanoj devas lerni parkere diversajn 'esceptojn' ekzemple, - u=ó, rz=ż kaj aliaj. Sed niaj profesoroj gardas niajn regulojn, kaj tio neeblas. Vere, pola lingvo ankaŭ estas iomete malfacila.

ĵeromo a dit…

jes estas strange, ke interproksimaj lingvoj havas tre malsamajn situaciojn de literumo. la itala havas facilajn regulojn, la franca malfacilajn. la ĉeĥa havas facilajn regulojn, la pola malfacilajn.

en tio probable rolas, la pli aŭ malpli granda antikveco de skriba notado kaj la pli aŭ malpli rapida son-evoluo, kiun la skribreguloj postlamas.

eĉ se laŭsona skribado ne tute eblas aŭ ne ĉiurilate dezirindas, evidentaj simpligoj eblas. sed, kiel vi rimarkigis, la sociaj rezistoj fortas...