2013-12-27

la sekreto de kells (2)

antaŭ tri jaroj mi komentis la desegnofilmon ‚la sekreto de kells‘ (en: the secret of kells).  mi ripetas la temon por avizi pri disponeco de esperanta subteksto.

mi kutime tradukas el la franca lingvo, escepte en ĉi tiu okazo el anglalingva originalo kun helpo de la franca versio.

lingvoŝatantoj atentu pri kelkaj apartaĵoj, kiujn klarigus piednotoj, se filmoj piednotojn allasus...
  • je tempo 00:17:25,059 oni parolas pri la paĝo de ‹ĥi-ro›.  tiu paĝo vere ekzistas en la vere ekzistanta libro de kells.  ĝi surhavas la plej brilan miniaturon de la libro kaj ĝi figuras la du grekajn literojn ĥi kaj ro ‹χρ›, kiuj komencas la vorton „kristo“.  ĝi estas unu el la signoj por jesuo-kristo.  animacia prezento de tiu paĝo aperas en la fino de la filmo per etaj detaloj ekde 01:12:24 kaj plenpaĝe je 01:13:04.
  • je tempo 00:28:02,193 la feino aŝlin montras al la monaĥeto brendano du skarabojn kaj diras en irlanda lingvo la proverbon ‹aithníonn ciaróg ciaróg eile› tio estas „rekonas skarabo skarabon alian“.  brendano anglalingve rediras la samon.  la divenebla signifo estas, ke similuloj – kiaj estas aŝlin kaj brendano – rekonas unu la alian... facile amikiĝas.
  • je tempo 00:39:22,600 aperas paĝo de la libro de kells kun latina teksto en duon-unciala stilo.  la unua frazo tekstas ‹sic cum vicis monachulus rufus saeta fio eximius ad fabricius et illustro autem mediocris per latin›.  tio ne estas frazo el la evangelioj, kiujn la libro reale entenas, sed rekta aludo al la filmo signifanta „laŭtempe la ruf-hara monaĥeto iĝis lerta pri miniaturo, sed ne tiom pri latino“.  efektive la libro de kells belegas, sed la redaktantoj skribis tekston ne tre fidindan, miksante la vulgaton (la klasikan tradukon de la biblio far sankta hieronimo) kun aliaj tielnomataj malnov-latinaj versioj.
  • je tempo 00:46:36,418 la feino aŝlin kante sorĉas la katon pangur bán, por ke ĝi povu ŝteli ŝlosilon en la dormoĉambro de la monaĥejestro.  ŝi kantas unue anglalingve „vi iru tien, kien iri mi ne povas, pangur bán, pangur bán“ kaj ŝi daŭrigas irlandalingve ‹nil sa saol seo ach ceo...› (nenio en ĉi vivo estas krom nebulo...) ‹is ni bheimid beo, ach seal beag gearr› (ne daŭras niaj vivoj pli ol tempereton).  pli frue en la filmo ĉi samajn vortojn diras anglalingve la miniaturisto ajdan.
  • je tempo 00:56:41,000 sonas latine la sankto-kanto, kiu estas laŭdo de dio en la kristanaj diservoj: ‹sanctus dominus deus sabbaoth› (sankta estas la sinjoro, dio de legiaroj) ‹pleni sunt cæli et terra gloria tua in excelsis› (plenas la ĉielo kaj la tero je via gloro en plejalto).  erojn de ĝi sonas denove je 01:02:42,300 dum la ruinigo de la monaĥejo fare de vikingoj.
  • ankaŭ je 01:07:35 sonas ĥora kanto.  ĉi tiu estas ero el la kristana kredkonfeso ‹[credo in unu deum] patrem omnipotentem, factorem cæli et terræ, visibilium omnium...› ([mi kredas je unu dio] la patro ĉiopova, farinto de ĉielo kaj tero, de ĉio videbla...).  la maljuniĝinta miniaturisto ajdan konfidas la libron al brendano.  li staras apud la maro, kiu en keltaj tradicioj kuŝas okcidente kaj estas la direkto al kiu oni foriras post la morto.  ondoj forviŝas la piedsignojn de ajdan apud tiuj de brendano kaj de la kato.
  •  se vi paciencas dum la fina kontribulisto, je tempo 01:15:54,000 vi aŭdos poemon en moderna irlanda lingvo, kiu komenciĝas per ‹mise agus pangur bán...›.  ĝi estas moderna reeĥo de la malnov-irlanda poemo pri kato pangur bán, kiu al la filmistoj inspiris la figuron de la blanka kato.

Aucun commentaire: