2012-12-07

pli facila retserĉado en fajrovulpo (firefox)

la serĉobreto

la serĉobreto
en la retumilo fajrovulpo (‚firefox‛) aparta tekstujo supre dekstre, nomata „serĉobreto“ estas dediĉita al interreta serĉado.  per klako sur la trianguleto je ĝia maldekstra flanko vi elvolvas liston de serĉiloj.  elektinte laŭvolan serĉilon vi klavas serĉovortojn kaj per la enigoklavo vi startigas la serĉon.  la rezulto aperos sub la nuna langeto aŭ en la nuna fenestro.

enlistigo de serĉilo

enlistigo de serĉilo
la liston de serĉiloj vi povas ampleksigi.  iuj retejoj proponas sin por tio.  se vi vizitos ekzemple la hejmpaĝon de „reta vortaro“ vi tie trovos ligilon „aldoni revoserĉon“.  ĝin alklakante vi aldonos „retan vortaron“ al via listo.  de tiam la vortaro estos disponebla en via sercxobreto, kaj vi povos ĝin rekte esplori de la supra tekstujeto.

kromprogrametoj

serĉohelpaj etendaĵoj
per menuero „iloj > aldonaĵoj“ de fajrovulpo vi aperigas la liston de instalitaj kromprogrametoj, interalie de tielnomataj etendaĵoj.  per serĉa tekstujo propra al tiu fenestro nomata „serĉi ĉiujn aldonaĵojn“ vi povas atingi aliajn etendaĵojn, kaj ili instali.  ordinare ili ekfunkcias post restarto de la retumilo.  sufiĉe multaj koncernas la serĉobreton kaj helpas en esplorado de interreto.  mi rekomendas iujn el ili, kiujn vi trovos sub la ĉi-sekve interkrampaj nomoj:
  • „aldonu al la serĉobreto“ (‚add to search bar‛)
  • „enteksta serĉo“ (‚context search‛)
  • „aranĝu serĉilojn“ (‚organize search engines‛)

aldonu al la serĉobreto (add to search bar)
„aldonu al la serĉobreto“ (‚add to search bar‛) post instalo ebligas la saman aldonon de serĉilo, kiun vi jam faris pri reta vortaro.  la pluso estas, ke de nun vi povos aldoni ajnan serĉilon trovitan en interreto, eĉ se ĝi ne proponas tion.  vizitu ekzemple la ĉefpaĝon de esperanta vikipedio kaj dekstre alklaku sur ĝia serĉa tekstujo.  en la listo de opcioj vi nun vidas ‚add to search bar‛.  validigante tiun opcion vi enlistigas vikipedion en via serĉobreto.

enteksta serĉo (context search)
„enteksta serĉo“ (‚context search‛) post instalo disponigas la liston de serĉiloj por ajnaj fokusigitaj vortoj de legata paĝo.  ekzemple vi estas leganta en via retumilo kaj vi stumblas pro la vorto „subtropiko“.  duoble klaku sur la vorto aŭ tiru la kursoron sur ĝi por ĝin fokusigi, kaj faru dekstran klakon.  normale (sen la etendaĵo) vi trovas en la listo de opcioj „serĉu per guglo“ se la nun aktiva ero de via serĉobreto estas guglo.  nun (kun la etendaĵo) la opcio estas „serĉu per...“ kaj submenuo proponas al vi rekte la liston de serĉiloj de via serĉobreto.  vi do povas rekte serĉi la vorton per iu ajn el viaj serĉiloj.  la rezulto de la serĉo aperos sub nova langeto aŭ en nova fenestro. 

aranĝu serĉilojn (organize search bar)
„aranĝu serĉilojn“ (‚organize search engines‛) post instalo helpos en la ordigo de via listo de serĉiloj, se vi estis tro avida kaj tro longigis ĝin.  vi povos per ĝi ne nur rearanĝi, sed ankaŭ intermeti disigajn strekojn, krei subdosierujojn kaj tiel plu...

3 commentaires:

::júbilo::haku:: a dit…

en google-chrome oni nur bezonas aldoni la seĉilon:

http://www.reta-vortaro.de/cgi-bin/sercxu.pl?sercxata=%s&kadroj=1

ĵeromo a dit…

jes, en guglo-kromo tute kiel en fajrovulpo, kiel priskribite sub „enlistigo de serĉilo“. la ecojn, kiujn mi prezentas sub „kromprogrametoj“ oni probable ricevas per aliaj rimedoj...

mi esperas, ke mi havos tempon por esplori la diversajn krozilojn kaj prezenti la respektivajn serĉo-helpojn...

ĵeromo a dit…

fajrovulpo-37 kadukigis ĉi tiun klarigon. la funkciado de serĉiloj ŝanĝiĝis kaj la koncernaj kromprogramoj ne plu funkcias.