2011-07-08

unu konstanta eraro prefere ol pluraj

se vi aĉetas enciklopedion, ĉu vi preferas, ke ĝi enhavas dufoje saman eraron aŭ du diversajn erarojn?

sensenca demando, he?  vi preferas, ke ĝi enhavu neniun eraron.  se ĝi entute eraras, tio bedaŭrindas, tio korektindas, kaj ne tiom gravas ĉu la eraroj konstantas aŭ diversas.

ne tiel opinias enciklopediistoj.  mi foje parolis kun tiukampa profesiulo (okaze de pordunga intervjuo, kiu bedaŭrinde ne rezultis favore al mi), kaj pri ĉaso de eraroj li klarigis:
"ekzemple du diversaj aŭtoroj redaktis pri fizika geografio de sudazio kaj pri turismaĵoj de nepalo respektive. unu diras ke everesto altas 8844 metrojn super la maroj, alia diras ke ĝi altas 8848. tio aspektas neserioze. ni devas unuecigi. ne gravas favore al kiu nombro ni decidas. ni ne lasu kontraŭdirojn en la enciklopedio."
la rezono simplas: nur fakosperta leganto rimarkos unuece malĝustan informon, kaj se li plendos, oni respondos, ke mankas ĝisdatigo.   sed kontraŭdiron povas trovi ordinara leganto, kaj pro tiu trovo li juĝos la enciklopedion nefidinda.

cetere — kiu vere zorgas ĉu everesto altas tri tomatofostojn pli aŭ malpli?  tio estas unu el la dekmiloj da neutilaj informoj troveblaj en la plej seriozaj enciklopedioj.  ni ne pagas por enciklopedioj, kiuj donu ĝustajn informojn, ni pagas por ke ili babilu en serioza tono pri ĉio kun faktoj, nomoj, nombroj.   kaj tion scias iliaj redaktistoj.

2 commentaires:

becxjo a dit…

Mi preferus se en enciklopedio oni skribus kiuj metodoj oni uzas por mezuri altecon de monto? Tiu alteco devas konsiderigxi de kie al kie? Cxu gxi sxangxigxas pro paso de tempo au ne? Kiom da precizeco estas atinginta kaj akcepetebla per diversaj metodoj kaj kian utilon havas tiun mezuradon?

ĵeromo a dit…

jes, serioza verko klarigu siajn konvenciojn, mezurmanierojn, nommanierojn. sed tia serizeco ne popularas.

en la delikata kampo de transskriboj, tre ofte mi legis verkojn kun multaj fremdaj nomoj kaj nenia priklarigo. kolegino iam diris al mi, ke ŝi estas leganta "pankatantra". temis pri panĉatantro (kvinlibro, kun panĉ kiel persa panĝ), kiun ŝi elparolis france laŭ la skribo "pancatantra", ĉar mankis ĉia klarigo, ke "c" en la kutima transskribo de sanskrito staras por la sono /ĉ/.

pri la utilo informi pri la alteco de everesto mi dubas. verŝajne se oni nur skribas, ke ĝi estas la plej alta monto, homoj ĉagreniĝus pro manko de preciza nombro de metroj... la gines-libro ekzistas ĝuste por kontentigi tiun rekordo- kaj nombro-manion.