2011-06-19

ĝenerala kanto

en malfacilaj kondiĉoj funkcias la ĥoro interkant.  ĝiaj proksimume 50 anoj vivas en diversaj francaj provincoj kaj provkantas plejofte distance.

hodiaŭ en pariza preĝejo ili prezentis la ĝeneralan kanton (canto general) kun muziko de mikis theodorakis, tekstoj el la samnoma poemo de pablo neruda tradukitaj de georgo lagrange kaj miĥaelo duc-goninaz.

la tuto sonas bone.  oni povas riproĉi ioman malprecizon de ekoj kaj takto en la mezaj partoj, kie ĝuste viglo estas bezonata.  la solistina voĉo estas preskaŭ senvibra, sed bela.  ankoraŭ ne ĉio perfektas, sed konsiderante la nesimplan organizon, oni nur admiru la persiston de la dirigento franjo lévêque kaj de ĉiuj kantemuloj kaj akompanantoj.

Aucun commentaire: