2011-06-25

amasa individuismo

ĉinoj, mi rimarkis okaze de konversacioj, havas kliŝan imagon pri la "okcidenta individuismo".  ĉu studento vivas malproksime de la gepatroj? — pro okcidenta individuismo.  ĉu mezaĝulo fraŭlas?  — pro okcidenta individuismo...  nu, eĉ se ĝi tro facile klarigas ĉion kaj eĉ se "okcidento" estas eminente nebula nocio, la kliŝo sufiĉe ĝustas.  ni vivas ĉi tie sub la premo de individuismo.

okcidentaj adoleskuloj simptome provas elmontri personecon.  arbitre, iom mallerte, ili iun koloron, iun manĝaĵon, iun famulon, iun muzikan stilon ŝategas aŭ malŝategas.  ili tiel montras, ke ili laŭdeve estas individuoj.  multaj plenkreskuloj pretas diri ajnan stultaĵon, kondiĉe ke ĝi estu originala (en mia lando kleruloj kulturas tiun arton).  ili brilas per paradoksoj, kiuj havas kiel precipan kvaliton, ke ili surprizas, ke ili originalas, kaj originaleco, signo de individueco, pli gravas ol ĝusteco.

pri tiu temo la etnologo klaŭdio levi-strauss iom skeptike rimarkis "laŭ ĉia ŝajno en nia civilizo ĉiu individuo kultas kiel totemon sian propran personecon"(1).  ĝuste tiel.  okcidentanoj malamas personkulton de politikaj gvidantoj, sed unu personon ili efektive kultas, nome sin mem, aŭ pli ĝuste la bildon de si, kiun ili konstruis kaj kaĵolas.  tio estas socia devo.  tiu, kiu ne havas videblan personecon, estas malestiminda.

tiun situacion abunde ilustras blogoj, gazetkomentoj kaj aliaj opiniesprimiloj.  re kaj re mi legas: "mi scias, ke mi malkonformas al la rega opinio, sed...", aŭ: "mi estas herezulo: mi pensas ke..." aŭ kun forgeso de ĝentileco: "la stultigita amaso kredas ke... sed mi...".  en multaj okazoj la "rega opinio" estas fantazio, sed ja fantazio necesa por pozi kiel apartulo.  kiel originali, kiam ĉirkaŭe milionoj da aliaj individuoj volas originali?  tia estas la dilemo de amasa individuismo.

notoj:
  1. "tout se passe comme si, dans notre civilisation, chaque individu avait sa propre personnalité pour totem" - en: sovaĝa penso, 1960.

2 commentaires:

Piotr a dit…

Mi ne estas spertulo de sociaj aferoj, sed mi rimarkis, ke precipe gejunuloj ankaŭ mezaĝuloj nepre volas havi propran vizaĝon, alidire, individualismon. Nature, la trajto de la homo ĝuste estas tia. Ĝi estas grava temo, kaj nuntempe.

ĵeromo a dit…

ankaŭ mi ne estas spertulo. mi parolas laŭ miaj impresoj.

mi ne opinias, ke tiu individuismo estas ĉiea kaj ĉiama trajto de la homo, aŭ pliĝuste mi pensas, ke ĝi aparte fortas en la nuntempa okcidenta mondo.