2011-03-10

mapo de esperantio

la unua apuda diagramo bildigas la geografiajn devenojn de vizitantoj de ĉi tiu notejo laŭ landoj. tion registris la servo clustrmaps, kiu provizas ankaŭ la flankan mapeton.

la diagramo surprizas min plurmaniere. la grava rango de usono ekzemple ne respondas al mia imago, ke ĝi estas malgraŭ granda loĝantaro maldensa koncerne la lingvon internacian, kompare kun eŭropo. simile, kvankam mi aŭdis antaŭ jaroj pri turkaj esperantistoj, mi havis impreson, ke ili kvazaŭ malaperis. ili tamen estas dekkvino en la kategorio "aliaj", se ne fuŝas la kalkulon ia falsa amiko inter la esperanta kaj la turka lingvoj, kiu erare logus turkojn ĉi tien. mi ankaŭ ne komprenas, kial francio tiom superpezas kompare kun germanio aŭ nederlando, kie laŭ mia impreso la esperanta movado egale fortas.

male ol oni ofte simplige diras, esperantio ne egale kovras la tutan teron. ĝi havas sian geografion. ĝi pli densas en iuj lokoj, pli maldensas en aliaj. mi supozas, ke vizitantoj de esperantlingva retejo konsistigas signifan prezenton de la geografia dismeto de esperantio. unu certa biaso estas la havebleco de retaliro: el komputile malmulte ekipitaj landoj, ekzemple afrikaj, ne povas veni multaj legantoj.

la dua diagramo arigas la nombrojn laŭ mondopartoj. la dislimojn inter norda kaj suda ameriko, inter okcidenta kaj orienta eŭropo mi decidis iom sennuance, sed ĉiuokaze la rezulto en grafika formo sufiĉe klaras. denove mi miras. ĉu vere orienta eŭropo tiom sinkis kompare kun la epoko de la fera kurteno? ĉu nordameriko tiagrade pli pezas ol sudameriko? aŭ ĉu hazarde ĉi blogo populariĝis malegale en diversaj mondpartoj, kaj la diagramoj sekve montras nur tion, kion ili montras — la devenojn de vizitantoj, sen similo al la sopirata mapo de esperantio?

5 commentaires:

Piotr a dit…

Kara, sed malgraŭ ĉio interesa statistiko.
Kion fari ni devas kredi, aŭ protesti,
mi preferas kredi.amike

Toño a dit…

Ĉu vi ne havas alian pli detalan statistikan ilon? La enmeto de tia servo, da kiuj estas pluraj senpagaj (mi mem uzas iun Statcounter), probable donus respondon al kelkaj viaj demandoj.

Mi ne povas kompari viajn rezultojn kun tiuj miaj, ĉar granda parto de miaj vizitantoj alvenas per serĉiloj al hispanlingvaj paĝoj, kaj do la rezulto estas tre malsama. Sed mi povas konfirmi multajn vizitojn el usono, kio eble pruvas ke la esperantistoj tie ne estas tiom malmultaj kiel ni pensas, aŭ ke ili estas tre retemaj, aŭ ambaŭ.

ĵeromo a dit…

iom pli detala kalkulo aperas dekstre malsupre sub la enartikole indikita ligo.

inter plej retemaj homoj nordamerikanoj certe estas. mi memoras, ke kiam ekzistis adresaro de rete atingeblaj esperantistoj, usono estis
la ŝtato kun plej longa nomlisto.

tio ne klarigas, kial francio en mia vizitolisto tiom superpezas najbarajn eŭropajn ŝtatojn. mi okaze reklamis la adreson de interparoloj al kelkaj francaj konatoj, sed mi dubas, ke tio provizas sufiĉan klarigon.

Toño a dit…

Mi havas du hipotezojn pri la superrego de Francio: serĉiloj kiel Guglo dependas de la loko, kaj eble ĝi identigis vian blogon kiel franca, kaj do enmetas ĝin en la listo pli supren kiam oni serĉas el Francio ol el aliloke. Alia cirkonstanco estas ke oni kalkulas ankaŭ viajn proprajn vizitojn.

Statiskiloj povus kontroli ĉion ĉi. Mi rekomendas ke vi uzu ilin, ĉar vi povas trovi kiu ligas al via paĝo, sed ankaŭ pro intelekta ĝuo: ili estas fascinaj: oni malkovras vizitojn pere de serĉoj el plej bizaraj kombinoj, aŭ pere de plej strangaj vojoj.

ĵeromo a dit…

normale miaj vizitoj ne multe influas. clustermaps anoncas, ke ĝi nombras ne unuopajn vizitojn sed la ip-numerojn (do proksimume la komputilojn), kiuj konektiĝis. mi do enkalkuliĝas maksimume 2 aŭ 3-foje, ĉar mi aliris la blogon el tiom da geografiaj lokoj.

via alia supozo estas brila. jes, guglo probable levas la rangon de interparoloj en la rezultoj de francaj serĉantoj. eble mallevas ĝin en aliaj landoj? neŭtralas en usono? tio jam signifas, ke mia mapo de esperantio estas misforma spegulo...