2011-02-23

havi registaron

la belga popolo estas stranga popolo.

en la tuta mondo homoj grumblas kontraŭ siaj registaroj. "politikistoj estas demagogoj... koruptuloj... malkapablas..." lastatempe pluraj popoloj ribelas.

nur kie la ekonomio bone fartas kaj homoj riĉiĝas, ili silentas.

dume belgoj malkontentas. ili publike malkontentas sed ne kontraŭ sia registaro, ili malkontentas ĝuste pro malhavo de registaro. la politika krizo daŭras jam pli ol 250 tagojn, kaj civitanoj protestas. ili manifestaciis en la stratoj per "parado de honto". viroj votis, ke ili ne razos sian barbon dum la situacio daŭros. al inoj senatanino rekomendis strikon de seksumado. "se iu divenos post kiom da tagoj ni rehavos registaron, li gajnos sian propran pezon da vafloj" promesas la serioza gazeto "la vespero"...

belgoj volas registaron. eble ili dolore sentas, ke kontraŭ neesta institucio oni ne povas kontentige grumbli?

1 commentaire:

Piotr a dit…

La homa naturo lamema. Kiam oni konstruas la registaron, do partioj volas plenumi postulojn de la elektantoj, sed poste evidentiĝas ke ili troigis, ĉar ĉi tio neeble, pro diversaj kialoj.