2010-02-20

la kurioza historio de pumperniklo

same kiel pri la deveno de "paparazo" [ken miner 2010-02-10] ekzistas amuza rakonto pri la deveno de "puperniklo", germana nigra sekalopano, originallingve pumpernickel.
kiam napoleono militis en germanio, oni portis al li nigran panon. li gustumis kaj tute ne ŝatis. tiun sian malŝaton li esprimis per finofara "c'est bon pour nicole", tio estas "bonas por nikolino" -- "nikolino" estis la nomo de lia ĉevalino. germanoj aŭdis /bõ pur nikɔl/ kiel /pumpərnikəl/ kaj konservis la kromnomon.
kelkajn monatojn post ol mi aŭdis la rakonton, mi trovis en la aventurromano simplicius simplicissimus far johano de grimmelshausen la vorton puperniklo. tio estas verko el jaro 1668a, plenan jarcenton antaŭ ol al napoleono bonaparto venis la ideo naskiĝi, des pli antaŭ ol li povus orakoli pri germana nigra pano.

5 commentaires:

Ken Miner a dit…

Ha! Mi mem pensis pri blogero pri tiu vorto. Sed vi antaŭvenis min... vivu la spekulativo :)

Ken Miner a dit…

Post ol? ;)

ĵeromo a dit…

ha, mi bedaŭras, ke mi forprenis de vi la temon. restas tamen aliaj, eble pli seriozaj etimologiaj klarigoj...

ĵeromo a dit…

jes, post ol. kiam mi atentas miajn gramatikajn kapricojn mi preferas post ke.

la klasikaj subjunkciigoj de "antaŭ" kaj "post" estas respektive "antaŭ ol" kaj "post kiam", kontraste al plejmultaj rolvortoj kiuj alprenas "tio ke" aŭ "ke": pri tio ke, malgraŭ ke, pro (tio) ke...

la aliaj kombinoj de "antaŭ" kaj "post" tamen aperas iom:

en interreto oni trovas iom malpli ol 1% da "post ke" kaj "post ol", pli ol 1% da "antaŭ ke" kaj pli ol 2% da "antaŭ kiam" (se entute fidi la guglajn nombrojn de respondoj).

en tekstaro.com "post ol" iom pli bone fartas ĉirkaŭ 5% dank'al "la majstro kaj maragarita" en traduko de s. pokrovskij, kaj "antaŭ kiam" atingas 15% kurioze pro malnovaj tekstoj de kabe kaj vallienne.

Anonyme a dit…
Ce commentaire a été supprimé par un administrateur du blog.