2009-08-28

imito de naturo

anase blekanta kaj iranta aŭtomato – en traduko de donjo kaj cezaro – rakontas kiel hom- aŭ best-similaj aŭtomatoj fascinis tra la historio. pri sama temo meditas viktoro en robotoj: helpantoj aŭ konkurantoj.

tiaspecaj maŝinoj aperas ankaŭ en literaturo: aŭtomatoj de romantikismaj noveloj, robotoj de sciencfikcio similegas al homoj. fakte ni vivas apud robotoj: ili fabrikas aŭtojn, plenumas taskojn en danĝeraj lokoj, amuzas infanojn dum kelkaj minutoj. tamen tiuj robotoj ne similas homojn, kiel en romanoj. ili iras sur raŭpoj aŭ radoj, iliaj membroj surhavas pinĉilojn aŭ tranĉilojn, ili moviĝas precize kaj mallerte kaj plenumas tre specialigitajn taskojn.

kie eraris la revado pri homsimilaj aŭtomatoj? ĝi eraris sur la sama vojo, kiun iris pionioj de flugarto en la 19a jarcento — per imito de naturo. ili faris birdosimilajn konstruojn kun moveblaj flugiloj, kiuj remus aeron malantaŭen kaj pelus la maŝinon antaŭen. tiuj birdosimilaĵoj restis sur la grundo. anstataŭe leviĝis balonoj, kiuj neniel similas birdojn, kaj poste avioj, kiuj nur malproksime similas, havante rigidajn flugilojn kaj motorojn. spite al bioniko naturo ne ĉiam modelas efikan teĥnikan solvon.

"imito de naturo" estas agrabla devizo. en ĝi la vorto "naturo" sonas bone. de la 15a ĝis la 19a jarcento ankaŭ okcidenta belarto vivis sub tiu devizo. revuloj longatempe tiris teĥnikon al tiu direkto, sed grandparte vane. nun oni simile revas antaŭ tianomaj komputaj neŭronretoj, kredante ke ili modeligas cerbon. tiele homoj prenas metaforojn por realaĵoj.

Aucun commentaire: