2009-08-01

franca flua stilo

bruno trovis ĉe brokantisto belskriban manlibron de honorato-sebastiano rojlet el proksimume 1750 (1). la libro ne estas tute bonstata, sed ja uzebla por enkonduka kurso al la franca flua stilo (2).

la francan fluan stilon oni uzis en la 17a kaj 18a jarcento paralele kun aliaj skriboj (franca ronda stilo, itala duongotika stilo kaj aliaj). ĝi aperas ordinare en administraj, komercaj kaj notariaj dokumentoj. ĉe profesiaj skribartistoj, ĝi ricevas tre puran kaj abunde ornamitan formon, kiel videblas sur la apuda ilustro el la rojleta manlibro. ĝi estas la antaŭulo de la angla flua stilo (3), kiu de la fina 18a ĝis la komenca 20a jarcentoj rolos kiel lasta granda skribarta stilo de latinidaj literoj.

la franca flua stilo havas iom pli pezajn formojn, ol la angla. la stangoj de l, h... estas pli rektaj. la klino estas malpli forta. la arabeskoj ne ĉiam konservas la klinon de literoj, sed kaprice desegnas grandajn kaj malgrandajn ornamojn, per kiuj skribartistoj elmontras sian lerton.

kelkaj vortfinaj formoj de literoj venas rekte de la gotikaj stiloj kaj estas hodiaŭ malfacile legeblaj, kiel ekzemple en la unua linio sub monsieur: le roy ayan*t* ét*é* informé des raison*s*.

la paĝon subskribis dekstre rojlet per nura r. maldekstre oni vidas petit sculp-, tio estas petit gravuris. por libra eldono gravuristo preparis kuprajn platojn, per kiuj oni presis. kion vi vidas estas do bildo de ciferecigo de presaĵo de gravuro de sinjoro petit laŭ skribaĵo de sinjoro rojlet!

historioj de skribo ĝenerale estas faritaj de praskribologoj (paleografoj) aŭ de tipografiistoj. ili plejofte konsideras librajn stilojn, kaj ĉe la 15a jarcento transiras al la invento de preso kaj al tiparaj stiloj. ŝajne laŭ ili, post tio neniu plu manskribis. la remalkovro de intertempaj stiloj plenigas breĉon en okcidenta skribohistorio.




notoj:
  1. honorato-sebastiano rojlet, france honoré-sébastien royllet (aŭ roillet) /onore sebastjẽ rwale/, skribartisto
  2. franca flua stilo, france coulée
  3. angla flua stilo, angle copperplate [hand], france [écriture] anglaise

2 commentaires:

roland a dit…

estis tiuepoke malfacila profesio esti oficisto, cxar cxiun dokumenton oni devis kapabli tiom arte skribi permane !

ĵeromo a dit…

certe ĝis la komenco de la 20a jarcento bela skribo estis kvalifiko de oficisto. mi ankaŭ okaze montros malnovajn administrajn dokumentojn. en ili estas lerto, sed ne tia virtuozo, kian havas la modela paĝo ĉi tie bildigita.