2009-07-19

kiam maturas fragoj? (per google trends)

en guglo-tendenco oni vidas per grafikaĵoj, kiom ofte vortoj estis serĉataj en guglo de jaro 2004a ĝis nun.

estas instrue pri politikaĵoj:
  • tibeto montras subitan pinton inter la unua kaj dua kvaronoj de 2008
  • g8, la grupo de ok eminentaj ŝtatoj, kunvenas videble en ĉiu jarmezo


  • komunismo, kapitalismo aŭ aliaj insultoj dum somero paŭzas — estas ferioj! (bankalsono sunokulvitroj ĝuste plenigas la mankojn)
... instrue pri naturaj sezonaĵoj:
  • francaj fragoj (fraises) montras sur ĉiu jaro kreskon en la dua jarkvarono
  • germanaj fragoj (erdbeeren) montras iomete pli malfruan kaj pli abruptan pinton, ĉar en germanlingvaj landoj fragosezono postrestas
  • pli nordaj norvegaj fragoj (jordbær) aperas malpli abunde kaj ankoraŭ pli malfrue:

... instrue pri mondvasta modo:
  • flamenka muziko (flamenco) laŭ la jaroj malkresketas
  • dum ekzemple la amuzparko disnejlando (disneyland) sufiĉe konstantas:
mi finas per la tagada-enigmo.

tagada estas (precipe) franca sonimito aludanta al kurado. kial diable laŭ guglo-tendenco la vorto subite popularis ĉirkaŭ septembro 2007?

trovontoj de la ĝusta respondo gajnos senpagan abonon per rss-fluo al interparoloj.

2 commentaires:

Anonyme a dit…

Fascina temo kaj fascinaj rezultoj: "Interlingua" pintis komence de ĉiu jaro kun absoluta reguleco. Ktp.

Ken

ĵeromo a dit…

ĉar la legantoj ne viglas, mi donos mem pri la tagada-enigmo la respondon — pliĝuste duonan respondon.

"tagada" estas normale konstante iom serĉata. ĝi estas inter la ajno-vortoj, per kiuj franclingvanoj ekzemple kontrolas en guglo, ke la retkonekto funkcias. sed kial subite pli en septembro 2007?

serĉante en ordinara guglo per tagada vi trovos kelkajn tagada-nomojn: precipe nomon de sonartisto tagada jones kaj nomon de dolĉaĵo fraise tagada, tio estas tagada-frago. fatalaj fragoj! jes, la germana dolĉaĵisto haribo vendas sub tiu nomo fragoformajn bombonojn, orginale-germanlingve primavera-fragojn mi suspektas post vizito de la kompania retejo, sed ŝajne sian grandan sukceson ili trovis en francio sub la tagada-nomo.

nun se vi revenos al guglo-tendenco kaj serĉos per "tagada jones", nenio signifa. sed se vi serĉos per "fraise tagada", jen la respondo: ĝuste tiu vortumo estis serĉegata en septembro 2007. ĉar guglo-tendenco observas la aperon de unuopaj vortoj ankaŭ ene de pli longaj esprimoj, la intensa serĉado de tagada-frago subite kreskigis la nombron de tagada-serĉoj (sed ne senteble la nombron de frago-serĉoj, ĉar "frago" restas ĉiusezone multe pli ofte serĉata vorto).

fu! nun ni scias kial tagada popularis en septembro 2007. sed, vi jam demandas, kial tagada-fragoj furoris ĝuste tiam? – eĥ, tion mi ne scias. tial la respondo nur duonas.

... pri la kaŭzo de jarkomenca populareco de interlingvao mi ne havas eĉ komencon de supozo.