2008-01-21

tradukante malnovajn tekstojn

fine de la 17a jarcento karlo peraŭto (1) publikigis popolfabelojn. kune kun la traduko de mil kaj unu noktoj far antono galando (2) tiuj rakontoj komencis fabel-furoron en francio. en la sekva jarcento la postlasaĵon de tiu modo kunigis la nun forgesita kabineto de feinoj, 41-voluma kolekto.

kritika eldono de la peraŭta fabelaro (3) atentigas pri eblaj miskomprenoj. tiaj eraroj videblas jam en ilustroj el la 19a jarcento. en la fabelo la feinoj, kiun zamenhofo transprenis en la fundamenton, oni legas ke
un jour qu'elle était à cette fontaine, il vint à elle une pauvre femme...
en unu tago, kiam ŝi estis apud tiu fonto, venis al ŝi malriĉa virino...
... ĝuste tradukas la fundamento probable laŭ rusa teksto. sed la franca gravuristo gustavo doreo (4) bildigis vilaĝan fontanon. en la 17a jarcento fontaine signifis simplan naturan fonton, ne konstruitan fontanon.

poste la knabino de la rakonto revenas hejmen, kaj, demandate de sia patrino...
la pauvre enfant lui raconta naïvement tout ce qui lui était arrivé
la malfeliĉa infano rakontis al ŝi naive ĉion, kio okazis al ŝi
ĉi tie naive tiras la francan vorton al ĝia moderna senco. pli ĝustaj estus senartifike, senkaŝe.

alian miskomprenon ebligas la fabelo la majstro kato aŭ la kato kun botoj, en kiu lerta kato preparas kaptilon de sovaĝaj leporoj:
il mit du son et des lasserons dans son sac
ĝi estis metinta branon kaj laĉojn en sian sakon
... diras la traduko de sinjorino sarpi (5). denove malnova vorto misgvidas modernan francon. laceron aspektas kiel ia malgranda lacet, do laĉeto, sed fakte ĝi estas tiama vorto por laktuko. la kato enmetas branon kaj laktukojn por enlogi leporojn en la sakon.

tradukante el fremda lingvo oni kontrolas sencojn per vortaroj. tradukante el malnoviĝinta stato de sia propra lingvo, oni kredas, ke oni komprenas, kaj fakte miskomprenas.

prinotoj:
  1. karlo peraŭto, france charles perrault [ŝarl pero], (1628-1703), en vikipedio
  2. antono galando, france antoine galland [antŭan galã], (1646-1715)
  3. contes / perrault, ed. gilbert rouger. - garnier, 1967. - 323 p.
  4. gustavo doreo, france gustave doré [gystav dore], (1832-1883), en vikipedio
  5. rakontoj pri feinoj / charles perrault, trad. s-ino sarpy. - hachette, 1904. (en vikilibroj)

Aucun commentaire: