2009-12-30

ŝtipokuko kun ĉokolada kremaĵo

ŝtipkuko estas en francio tradicia jarfina dolĉaĵo el pasto kaj kremaĵo ofte ĉokolada. oni kunvolvas la kremaĵkovritan paston, tiel ke ekstere similas al ŝtipo kun kreskoringoj videblaj sur la ekstremo. la sekvan recepton sendis onklino mia, kiun kaj kies ŝtipokukon mi amas.

ĉi tiu recepto rekomendas laktokreman kremaĵon. farunkremaĵo = aĉaĵo.
(mia onklino havas fortajn opiniojn.)
uzu apartan bakformon el marko tefal.
(mi faris sen ĝi.)
konsistaĵoj

por la pasto:
  • 4 ovoj
  • 100 g da pulvora sukero
  • 100 g da tritika faruno
  • 40 g da butero.
por la ĉokolada kremaĵo:
  • 200 ĝis 250 g da solida ĉokolado, kiun oni pecigas kaj mikroonde fluigas sen aldono de akvo
  • unu granda poto da laktokremo, kiun oni kirlas per elektra kirlilo, kaj poste atente miksas kun la ĉokolado.
(ĉi tio anticipas kaj iom malprecizas. mi fakte uzis 150 g da ĉokolado kaj 400 ml da duonflua laktokremo, kaj tio ankoraŭ rezultis en troon da kremaĵo.)
pretigo

antaŭhejtu la fornon je numeroj 7-8.
(malnovmode. moderne tio estas 165 celsiaj gradoj.)
disigu en apartajn potojn la ovoflavaĵojn kaj ovoblankaĵojn. la ovoblankaĵojn ŝaumigu per elektra kirlilo.

per spatulo miksadu en bovlego la ovoflavaĵojn kun la sukero ĝis la tuto glate defluas de la miksilo. enturnu iom post iom la farunon. enmetu poste pecojn de la ŝaumigitaj ovoblankaĵoj, ilin ne rompante sed ĉirkaŭvolvante per la pasto, tiel ke ili volumenigu ĝin. finu per enmikso de la antaŭe moligita butero.

enfornigu sur bakpleto kaj kuiru dum 7 aŭ 8 minutoj; kontrolu la kuiradon per trikobastoneto.
(iom nebule — mi diru sen ofendo al mia kara onklino — pli precize oni buterumu la bakpleton kaj surverŝu la paston; taŭgus ankaŭ verŝajne vaksopapero sur la pleto; ĉi tie probable rolas ĉe mia onklino la reklamita tefal-bakformo, sed ŝi ne diras. pro sia konsisto la pasto kuŝos 3 aŭ 4-milimetre dike. por kontroli la kuiradon, mi ne uzis trikobastoneton, kiu mankas ĉe mi, sed levetis la angulon de la pasto per tranĉilo. post 10 minutoj ĝi estis sube bruneta kaj mi elfornigis.)
dume malsekigu katunan tukon, eltordu la akvon, sternu ĝin sur tablon kaj surŝutu per iom da malsubtila sukerpulvoro.

surmetu la kuiritan paston, rapide surŝmiru ĝin per plimulto de la ĉokolada kremaĵo, kunrulu kaj volvu en la tukon. eltukigu sur longan pladon kaj surŝmiru la rulon per la resto de la ĉokolada kremaĵo. vi povas tranĉi la ekstermojn kaj per ili figuri branĉostumpojn sur la ŝtipo, kaj ornami laŭvole.

multajn kisojn de via onklino.

6 commentaires:

Piotr a dit…

Laŭ la uzataj produktoj ĝi estas bongusta. Mi mem faras de tempo al tempo fromaĝon de kapra lakto.

ĵeromo a dit…

mi volonte aŭdus pri preparo de kaprolaktaj fromaĝoj, sed evidente kaprojn mi ne bredos ĉe la rando de miaj fenestroj, do la bazo mankos.

Piotr a dit…

Jes mi komprenas, sed mi devas konfesi, ke miaj fromaĝoj ne estas sufiĉe bongustaj.
Nun mi ne havas tro multe da lakto, do mi ne praktikas. Mi pri tio memoros!

Anonyme a dit…

Kio estas farunkremaĵo? Ĝi jam sonas aĉe. Sed mi ne povas imagi, kiel oni faru el polvoseka faruno kremaĵon?

ĵeromo a dit…

ja bone, mi staris antaŭ termina problemo, kaj mi laŭeble diferencigis du specojn de kremaĵoj.

la prezentata kremaĵo, kiun mi nomis "laktokrema", konsistas nur el laktokremo kaj ĉokolado. franc- kaj germanlingve ĝi estas ganache (/ganaŝ/). laŭ vikipedio la termino ŝajnas sufiĉe internacia, ĝi do povus esti ganaŝo.

alia speco uzebla en samspecaj kukoj, konsistas el ovo faruno sukero kaj lakto. ĝin mi ne volis nomi ovofarunsukerlakta kremaĵo (kvankam povus), kaj mi do koncizigis al farunkremaĵo — la faruno ŝajnis al mi distinga rilate al aliaj kremaĵoj. franclingve ĝi estas crème patissière kaj germane laŭ iuj vortaroj tre simile: konditorcreme. ankaŭ ĝi povus esti ia kukista kremo.

bedaŭrinde mia kopio de la gastronomia terminaro far erhard urban restis ie en kesto, kaj en diversaj lokoj de la reto (1 2 3) mi ne trovas proponojn...

Anonyme a dit…

Dankon pro via klarigo! Hazarde mi posedas la Gastronomian Terminaron de Urban. Ankaŭ ĝi ne enhavas iujn proponojn pri tiuj kremaĵoj.

Eble mi jam manĝis farunkremaĵon. Verŝajne ne en kukoj aŭ tortoj, sed en varmaj vafloj, kiuj en Germanio ofte aĉeteblas dum kirmesoj.