2009-02-22

dorsodoloro

rakontis ani...

al juna ino, kiun ŝi konis, iam forte doloris la dorso. ŝi estis el familio de kuracistoj. ŝi ricevis konsilojn, rekomendojn por ostokuracistoj, masaĝistoj, kaj diversaj sinsekvaj fakuloj. ĉiuj ekzamenis, perpleksis, proponis kuracilojn, kaj nenio efikis.

tiutempe ŝi ŝanĝis sian malnovan matracon kaj aĉetis novan. post kelkaj tagoj la doloro malaperis. de tiam al ĉiu homo kun dorsodoloro ŝi insiste konsilas, ke li unue ŝanĝu la matracon.

2 commentaires:

Anonyme a dit…

Unu kuraco por ĉio, ĉu ne? Stranga koincido; la matraco-reklamoj diras la samon...

Mi konsilas unue prove renversi aŭ turni la nunan matracon.

Ken

ĵeromo a dit…

mm, jes, tio povas aspekti kiel ia reklamo. tio povas eĉ esti reklamo per onidiro.

tamen mi mem spertis dufoje per ŝanĝo de malnova lana matraco al nova lateksa matraco, ke dormo venis pli rapide kaj ŝultroj kaj dorso matene ne plu doloretis kiel antaŭe.

tio allasas surprizan konkludon: iafoje reklamoj dirus veron? — reklamistoj estas vere nefindindaj homoj...