2008-05-26

diverso de religioj kaj marmeladoj

iu el la tradiciaj pravigoj de senreligieco estas la diverso de religioj. la religioj ne akordas inter si. kiel mi povus fidi al unu aŭ la alia? do mi fidas al neniu. strange, tiel-dirantoj, legante pri malakordaj lingvaj teorioj ne rezignas pri parolo, eksciante pri konkuraj fizikaj teorioj ne rigardas la materian mondon malesta, kaj trovante en superbazaro plurajn vete reklamatajn specojn de marmelado, tamen ne rezignas manĝadon de marmelado.

... porreligiaj diroj prezentas similajn malkoherojn... eble pri malsamaj temoj homoj ne uzas saman logikon... aŭ pri iuj temoj – politiko aŭ religio ekzemple – ili des pli volonte defendas siajn opiniojn per pretekstaj rezonoj, ju pli ili volas ignori siajn decid-motivojn.

2008-05-21

jakvo lusiero (jacques loussier)

jakvo lusiero (1) pianas klasike kaj ĵaze. li ankaŭ ĵazigas klasikajn eŭropajn muzikaĵojn. ne aŭdinte, kiel li alivestis betovenon, mi juĝas nur laŭ lia rearanĝo de baĥaj preludoj kaj fugoj trovitaj en urba diskoteko. lusiero ne rapidigas, ne laŭtigas, li iras la vojon de malvarma ĵazo, ŝovante elastajn plandumojn sub la lignajn ŝuojn de eŭropo. la rezulto konservas la bonajn ecojn de siaj du fontoj. de ĵazo ĝi heredas dancan paŝon kaj antaŭenimpulson, de klasiko ĝi heredas plurvoĉecon kaj kapablon por ampleksaj konstruoj.

lusiero ankaŭ bele sonigas la "gimnopedioj"n de eriko satio (2). pli trankvila melodio ne imageblas, kaj tamen ĝi ne molas, ĝi firmas, la sonoj nete kaj flue sinsekvas, kun obseda reveno al la unua parto uzata kiel ripetaĵo.

en la retejo dizero aŭdeblas lia plenumo de la samtona fugo de paĥelbelo.

prinotoj:
  1. jakvo lusiero, france jacques loussier [ĵak lusje], pianisto (1934-). - lia retejo: http://www.loussier.com/
  2. eriko satio, france érik satie [erik sati], muzikverkisto (1866-1925)

2008-05-14

unu kaj du

du knabinetoj en buso sidas kun pendolaj kruroj.

la pli malgranda, tuŝante sian dikfingron, diras: „tio estas unu“, kaj tuŝante sian montrofingron: „tio estas du“.

la pli granda knabineto, kun malico, elmetante nur sian montrofingron: „ankaŭ tio estas unu“.

pli malgranda knabineto: „ne!“. denove tuŝante la dikfingron: „tio estas unu“, kaj la montrofingron: „tio estas du“.

...

en alia lando la afero okazus per malsamaj fingroj, aŭ per flekso, ne per malflekso de ili... mi eksciis antaŭ ne tiom longe ke mialandaj mansignoj por 2 (etendante dikan kaj montran fingrojn) kaj 3 (etendante dikan, montran kaj grandan fingrojn) al ĉinoj signifas respektive 8 kaj 7.

2008-05-07

gazeto pri interesaj malsukcesoj

aperis unua artikolo en gazeto pri interesaj malsukcesoj en lingvokomputiko kaj aŭtomata lernado (anglalingva). la fondintoj de la gazeto argumentas, ke – imite al similaj iniciatoj en aliaj sciencoj – lingvoscienco ne publikigu nur pri sukcesoj.

ne legante pri antaŭaj fiaskoj, homoj provas kaj reprovas verŝajnajn ideojn, trafas jam spertitajn malsukcesojn kaj silentas pri ili, tiel ke ĉiu ripete forspezas tempon por nevalidaĵoj... artikoloj en la gazeto rakontu, kiaj bonaj ideoj kondukis al malsukcesoj, klarigu kial tio okazis, kaj tiel kontribuu al evito de eraroj kaj trovo de solvoj.

prinotoj: