2008-04-30

maljuste forgesitaj aŭtoroj

probable ankaŭ vi iam legis sur la dorsokovrilo de libro...
... tianomulo estas maljuste forgesita aŭtoro. lia kuraĝa verko en epoko kiam...
... kaj ankaŭ vi pensis favore pri la grandanima eldonisto, kiu enketas pri malnovaj aŭtoroj kaj republikigas iliajn verkojn. mi pensis same, ĝis kiam mi legis ie, ke granda nombro da tiaj forgesitoj reaperas ĝuste 50 aŭ 70 jarojn post sia morto (depende je la loka leĝaro), tio estas post ĉeso de aŭtorrajto. la eldonisto kuraĝe atendis la jaron, kiam li ne plu pagos kopirajton al la aŭtoro aŭ hereduloj, kaj tiam – nur tiam li provas republikigon.

tio signifas nenion pri la valoro de la verko, kompreneble. ĝi eble estas reale valora, interesa kaj pro ajnaj cirkonstancoj forgesita. aŭ simple ĝia tono, ĝia titolo kunsonoras kun moda temo, kaj oni pro tio esperas bonan vendadon. ĉiuokaze la provon oni faras kun kalkulita ŝparemo, kiun la bombasta prezento zorge kaŝas.

2008-04-23

studentoj, trinku alkoholon!

notlibreto el 1939 kuŝis en tirkesto de la antaŭa generacio. ĝi altas 11 centimetrojn, larĝas 6. ĝi reklamas pri apetitiga trinkaĵo enhavanta alkoholon. ĉiu paĝopiedo portas mallongan moton laŭdan al la trinkaĵo:
studentoj! suzo forigas la lacon kaŭzatan de studado.
amatoraj sportisto! suzo revigligas viajn muskolojn.
sen ia dubo se la plu ekzistanta firmao nun reklamus per tiaj frazoj, ĝi frontus proceson.

tabuoj kaj malpermesoj ne malaperas, sed ŝanĝiĝas. antaŭ sepdeko da jaroj proceson oni ricevus pro reklama montro de femuro, sed oni trankvile parolis pri fantaziaj bonefikoj de alkoholo al sano. hodiaŭ inverse.

aliaj memorindaj motoj:
laboristoj, oficistoj! suzo post la laboro komfortigas kaj senlacigas.
en familia kunesto suzo bonigas la guston de hejmaj plezuroj.
unu glason da suzo kaj ĉiu peno faciliĝas kaj agrabliĝas.
...

2008-04-18

aforismo

aforismo estas ordinare stultaĵo – sed mallonga.

2008-04-13

aliaj interretaj serĉiloj


inter serĉiloj reĝas guglo – kiu memoras la antaŭan regadon de altavisto? en ombro de guglo vivas tuta popolo da malpli konataj serĉiloj. iuj havas interesajn ecojn:
  • http://www.eu.ixquick.com ikskviko estas metaserĉilo: ĝi pridemandas dekon da serĉiloj, kunigas kaj ordigas iliajn respondojn. ĝi pretendas, ke ĝi ne postlasas signojn de via maŝino kaj identeco.
  • http://clusty.com klasteo sub maleleganta grafiko (antaŭe vivisimo sub eleganta grafiko) aŭtomate klasigas la respondojn, tiel ke oni ekvidas subklasojn de la esplorata temo.
  • http://www.answers.com respondoj proponas kompletigojn. se vi tajpas "milano" ĝi proponas "milano" "milano (repmuzikisto)" "milano (familia nomo)"... kaj al via serĉo ĝi respondas per citoj de vortaroj kaj enciklopedioj.
...

oni ekrevas pri venonta generacio de serĉiloj, en kiu tiuj kapabloj banalus...

2008-04-06

kapsikoj kun tinusa farĉo

por 4 manĝantoj

konsistaĵoj

  • 4 grandaj, mildagustaj kapsikoj
  • 1 cepo
  • 4 negrandaj tomatoj senŝeligitaj
  • 2 ovoj
  • 5 aŭ 6 tranĉaĵoj da rostopano
  • 200 gramoj da tinusaĵo senolea
  • 100 gramoj da kazeo
  • suko el duona citrono
  • salo, pipro, petroselo, ŝenoprazo aŭ aliaj spicherboj laŭŝate
preparo

malplenigu kaj sensemigu la kapsikojn. konservu ilin tutaj eltranĉante nur la tigetojn, aŭ duonigu ilin laŭlonge.

se vi timas, ke ili tro amare gustus, brogu ilin dum du minutoj en bolanta akvo.

preparu la farĉon: kubetigu la cepon, disforku la tinuŝaĵon, tranĉu la tomatojn, pistu la rostopanojn, enmetu ilin en bovlegon kun la ov-enaĵoj, kazeo kaj spicoj. miksu..

kuirado

plenigu la kapsikojn aŭ kapsikduonojn per la farĉo. metu ilin sur larĝan bakvazon. enfornigu kaj baku dum proksimume 50 minutoj sub forta varmo (250-grada celsie).

prinotoj:

2008-04-03

kontraŭpivismo

piv rolas inter esperantaj vortaroj, kiel usono inter regnoj. malkontentuloj pri ajna mondafero kulpigas usonon sen enketo, ĉar ĝi estas nuntempe la plej videbla kaj plej influa regno. simile, ĉar piv estas la plej videbla kaj plej influa vortaro, homoj kulpigas ĝin pri ĉiuj siaopiniaj lingvaj eraroj.

mi legis dirojn de edanoj kaj etanoj. edanoj aranĝas en sia hejmo pargedon por danci baledon, kaj ceteratempe kolektas muskedojn. etanoj pliŝate havas pargeton por danci baleton, kaj kolektas nur musketojn. ĉiu foliumas piv kaj jen laŭdas ĉi tie piv prave difinas la vorton..., jen mallaŭdas tie piv malprave difinas.... ĉar piv entenas kaj ed- kaj et-formojn, ĉiu doktrino trovas en ĝi riproĉindojn.

mi legis dirojn de ujanoj kaj ianoj. ujanoj loĝas precipe en rusujo, germanujo, italujo... ianoj loĝas plimulte en rusio, germanio, italio... trans la limoj de tiuj malsamaj landoj la du partioj interŝanĝas viglajn opiniojn pri la kulpo de piv en tiu bedaŭrinda afero.

mi legis dirojn de ĥoanoj kaj koanoj. ankaŭ ili, batalante por la instruo de ĥemio kaj kontraŭ la instruo de kemio aŭ inverse, por lerno de psikologio kaj kontraŭ lerno de psiĥologio aŭ inverse, uzas pivon kiel pafaĵon aŭ kiel pafocelon.

sume oni ne akordas pri riproĉindoj, sed ja por riproĉado. eble piv-aŭtoroj agu kiel tiu homo, kiu – laŭrakonte – sin proponis respondeculo pri ĉiuj embarasoj: administraj implikoj, trajnaj malfruoj, bruo, fumo, kapdoloro... pri ĉio kulpos ĉiam li, kaj se oni bonvolos ankaŭ sakri per lia nomo, estos al li plezure aŭdi tion. ĉu ne estus komforte se ni simile antaŭdecidus, ke niaflanke pluvon dum pikniko aŭ troon da salo en la kongresa supo kaŭzas – evidente – piv?