2008-03-31

kiel vi!

en kanado, dum sia junaĝo, karola havis najbaron kun hundo. li nomis la hundon kiel-vi. kompreneble ĉiufoje, kiam nova vizitanto diris afable hoo, bela hundo, kiel ĝi nomiĝas?, la najbaro senmanke respondis...

2008-03-26

kiam indianoj koloniigis eŭropan amerikon

en la reto oni trovas spurojn de televidaĵo pri la ideo de stenfordo kaj bredlio, origine prezentita en artikolo el 2004 (1). laŭ tiuj prahistoriistoj sudfranciaj solutreanoj (2) povus porti la teĥnikon de laŭrfoliaj lancopintoj al ameriko, kie oni trovas ĝin ĉe la klovisanoj (3). per felboatoj, kiajn pli novatempe uzadis eskimoj, solutreanoj vojus laŭ la nordatlantika glacimontaro, kiu pro malvarmega klimato tiam atingis sufiĉe sude. krom la similaj lancopintoj, genara similo inter iuj indianoj kaj eŭropanoj povus subteni tiun teorion.

koncernaj scienculoj rigardas la ideon fantazia pro la longa vojo kaj eĉ pli pro la plurmiljara tempo, kiuj disigas solutreon de kloviso. pli kredinde similaj lancopintoj kreiĝis sendepende en ambaŭ lokoj pro invento de la sama procedo de premtajlo. sed plej interesa en la elsendo estis la iom embarasita respondo de intervjuata indiana porparolanto. ŝi agnoskis ke se indianoj havus eŭropajn praulojn, kaj des pli se indianoj estus aziaj koloniantoj en landaro jam loĝata de eŭropdevenaj homoj, ilia nuna viktimopozo ŝanceliĝus.

egale ĉu la ideo saviĝos aŭ pereos – pli probable ĝi pereos – ĝi almenaŭ instruas, ke oni ne tro vigle kulpigu nuntempulojn pri perfortoj faritaj de iliaj prapatroj aŭ de antikvaj samgrupanoj. nova malkovro facile renversas la tubon de la historia pafilo al la akuzanto.

prinotoj:

  1. the north atlantic ice-edge corridor: a possible palaeolithic route to the new world / bruce bradley, dennis stanford. - journal world archaeology, vol. 36a, num. 4a, 2004-12, p. 459-478a.
  2. solutreo: okcidenteŭropa prahistoria kulturo, parto de praŝtonepoko (-20000 ĝis -15000)
  3. kloviso: nordamerika prahistoria kulturo (ĉirkaŭ -11000)

2008-03-15

nombro de vivkunuloj

la gazeto nova observanto raportas pri nova seksuma vivo de francoj. kio novas ne estas klara, sed interalie ĝi sciigas kun surpriza sensurprizo ke:
inoj atestas pri pli da kunuloj en sia vivo, ol ili atestis antaŭe, mezume 4,4 en 2006. tio estas daŭre malpli ol atestas viroj, nome 11,6 kunuloj senŝanĝe depost 1970.
la nombroj venas de telefona enketo periode farita de la ŝtata oficejo pri statistiko kaj ekonomia studo. jam en 2007, kiam tiuj nombroj koniĝis, ĵurnalistoj komentis pri evoluo de moroj ĉe francaj inoj, sed ne scivolis kiel viroj trovas du trionojn da kromaj vivkunuloj. ĉu eksterlande? ĉu samsekse? ja la loĝantaro konsistas duone el viroj kaj duone el inoj. ne venis al ili la penso, ke viroj mensogas per trodiro aŭ inoj per maltrodiro.

pri la reala nombro de havitaj vivkunuloj oni nenion ekscias. sed oni vidas, kiagrade socia premo devigas homojn el la du seksoj al malsama sinprezento, do al malsama kompreno de la vorto kunulo.

2008-03-12

renverso de unuverso

sencorenverso.
la kok' de l' tago pikas unuope la stelgrajnojn. (1)

la kok' de l' tago pikas unuope la stelovojn.

la kok' de l' tago pikas poiome la stelovojn.

la kok' de l' nokto pikas poiome la stelovojn.

la kok' de l' nokto pikas poiome la sunovon.

la kok' de l' nokto kovras poiome la sunovon.

la korv' de l' nokto kovras poiome la sunovon.
(1) novaj unuversoj / g. e. maura [= gastono varingjeno]. - nica literaturo revuo, 1960-05 ĝis 06.

2008-03-06

misuzo de rizkuirilo

en orientazio elektra rizkuirilo estas ĉiutaga uzaĵo. oni ŝutas rizon en la pelvon, lavas ĝin plurfoje, denove kovras per akvo, kaj ŝaltas. la aparato boligas la enhavon. kiam la akvo elvaporiĝis ĝi aŭtomate transŝaltiĝas al modera varmigo.

tian premkuirilon oni povas devojigi por raguoj:
tranĉu viandon je mezgrandaj kuboj. ŝultraĵo aŭ kolaĵo de ŝafo, bovido, bovo estas taŭgaj viandospecoj. en la pelvon verŝu iom da oleo kaj spicojn: laŭron, origanon, pipron, nigelon, provencan herbomikson, tabaskon, laŭŝate... ŝaltu. dum la aparato varmiĝas kubetigu unu aŭ du cepojn. enŝutu la cepojn, iom miksu. salu la viandopecojn kaj enmetu ilin. dum ke la cepoj kaj la viando orbruniĝas, preparu legomojn – kapsikoj kaj batatoj estas bona mikso, agarikofungoj kun terpomoj estas alia, kaj multaj aliaj taŭgas...

dum preparo de la legomoj eble la viando tro bruniĝos aŭ la kuirilo tro frue tranŝaltiĝos, tiam enverŝu jam duonglason da blanka vino, aŭ simple tiom da akvo. kiam la legomoj pretas, enŝutu ilin, miksu kaj aldonu akvon, tiel ke ĝi almenaŭ duone kovru la manĝaĵojn. lasu la aparaton labori.

se la legomoj iom delikatas kaj riskas brulon, miksu unu- aŭ dufoje dum kuiro kaj atentu je la fino, vi devos eble transŝalti antaŭ ol la aparato mem faros.
mi legis el retnotoj de franca restanto en japanio pri farado de kukoj en premkuirilo. mi provis unufoje kaj malsukcesis.

2008-03-02

ĉe la pordo


...mi ŝtuparis malsupren. piede de la ŝtuparo staris knabineto. ŝi havis brunajn okulojn, pro kiuj la tutan sukeron de egiptio mi fordonus. ŝi demandis:
volas iri tien?
mi respondis jes. tuj ŝi kuris al la butono, kaj premis ĝin, malriglante la pordon. mi tiris ĝin kaj returnis min kun danko. sed ŝi jam estis forkuranta. la fino de la sceno kun siaj dankoj kaj nedankindoj estus malpli amuza ol premo de butono...